Kio atendos vin dum IJK 2026?
- Multaj prelegoj, diskutrondoj kaj atelieroj ĉirkaŭ la kongresa temo “Naturo el la homaj okuloj“;
- Diverstemaj prelegoj, debatoj, kursoj kaj ludoj dum la tuta tago;
- Malaĉaj koncertoj, la Trinkomanĝa Nokto, kulturaj prezentoj pri Katalunio, kaj aliaj vesperaj programeroj;
- Trankvila gufujo, maltrankvila trinkejo, vigla karaokeo, kaj diversaj ludejoj;
- Specialaj programeroj pri Katalunio kaj ĝiaj historio, kulturo, kaj lingvo;
- Ekskursoj al naturo kaj la urbo, kaj enprofundiĝo en la loka kulturo;
- Kaj kompreneble la Junulara Movada Foiro, Malferma Horo de la Estraro, kaj la Komitatkunveno de TEJO!
Ne maltrafu ĉi ĉion! Aliĝu al IJK 2026!
