IJK – kio, kia kaj kiel?

Dum la tago, prelegoj, seminarioj kaj ludoj; dum la nokto, dancado, koncertoj, kaj stelspektado. Tio estas programo de la intensa semajno kiun ĉiu juna esperantisto spertu! La Internacia Junulara Kongreso (IJK) estas la plej grava evento de la jaro por la esperantista junularo.

La 75-a IJK en Liptovský Hrádok, Slovakio (2019)

IJK estas la plej granda Esperanto-okazaĵo por junuloj en la mondo. Ĝi daŭras semajnon, kaj ĝi okazas en julio aŭ aŭgusto de ĉiu jaro en alia lando. Ĝia ĉefa celgrupo estas homoj de aĝoj inter 15 kaj 35 jaroj, sed homoj de ĉiuj aĝoj estas tute bonvenaj. Ĝi ankaŭ estas malfermita al parolantoj de Esperanto je ĉiuj niveloj, eĉ al komencantoj kaj interesiĝantoj.

Kutime venas inter 200 kaj 300 homoj el pli ol 30 landoj. La lastaj IJK okazis en: Nederlando (2022), Italio (2023), Litovio (2024), kaj Indonezio (2025).

La 81-a IJK en Cisarua, Indonezio (2025).

Ĉu vi volas sperti ĉion ĉi? Venu partopreni IJK-n 2026 en Tiana kaj ni ĝuu Katalunion june kaj kune!