Kiel pagi por IJK?

Por aliĝi al IJK vi bezonas sendi almenaŭ antaŭpagon de 30€ en la momento de via aliĝo. Vi povas tuj pagi ĉion, sed vi ankaŭ povas pagi la reston en alia momento, sed nepre antaŭ la kongreso. Ĉiuj pagoj devas esti senditaj al TEJO, kaj ĉiuj prezoj estas en eŭroj (EUR). Se vi sendas el malsama valuto (ekzemple, de USD al EUR), konsideru la kurzon kiu povus influi la finan sumon kiun TEJO ricevus.

Krom se vi pagas per bankokarto, bankoĝiro al Bunq aŭ per Paypal, nepre sendu pruvilon de sukcesa pago al ijk2026@tejo.org.

Per debet- aŭ kreditkarto

Por IJK 2026, eblos pagi per debet- aŭ kreditkarto. Tio estas rapida maniero sendi vian pagon al ni. TEJO uzas Stripe, sekura servo por realigi pagojn per bankkartoj. Stripe rekte debetas monon el via karto. TEJO ricevas nek vian kartnumeron nek vian sekurecan kodon, sed nur la informon, ke vi pagis, la sumon pagitan, kaj ceterajn datumojn (viajn nomon, retadreson, kaj la celon de la pago). Por pagi, uzu la ĉi-suban butonon:

Atentu kiam vi pagas: En la kampo “Originala valuto de la karto,” elektu la valuton, en kiu via karto estis eldonita de via banko. Ekzemple, se via karto estas japana karto kaj ĝia valuto estas en JPY, nepre elektu “Alia” (ne elektu “EUR”). Administraj kostoj de Stripe varias laŭ kartvalutoj. Malĝusta elekto kaŭzos miskalkulon de la pago.

Per la bankokonto de TEJO

Se vi loĝas en unu el la SEPA-landoj, vi povas senpage sendi monon per bankĝiro al nia bankokonto:

  • IBAN: NL82 BUNQ 2173 5968 02
  • BIC/SWIFT: BUNQNL2A
  • Kontonomo: Wereld Esperanto-Jongeren Organisatie (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO))
  • Komento: IJK2026 + Nomo de Kongresano + Celo de pago
  • Banko: Bunq
  • Poŝtadreso de la banko: Basisweg 32, 1043AP Amsterdam, Nederlando

Ankaŭ homoj ekster SEPA-landoj povas ĝiri monon al tiu konto, sed aldonaj administraj kostoj aplikiĝas. Esploru tion ĉe via banko.

Per via UEA-konto

Se vi estas individua membro de UEA kaj havas bonhavon en via UEA-konto (kun kodformato: xxxx-x), vi povas ĝiri monon (en eŭroj) al la UEA-konto de la IJK (ijkb-b).

Skribu al financoj@co.uea.org kun la indikoj “IJK 2025,” la celo de la pago (ekz. pago de kotizo aŭ donaco), kaj via nomo.

Poste, nepre plusendu al ijk2026@tejo.org la konfirmon de UEA pri sukcesa ĝiro.

Per PayPal

Ensalutinte en vian PayPal-konto, iru al la paĝo “Sendi kaj Peti.” Entajpu la retadreson: info@tejo.org. Por ke TEJO ricevu la ĝustan sumon, entajpu la sumon, kiun vi deziras ke TEJO ricevu, ĉe la kampo “La ricevanto ricevos…” por kalkuli la tutan sumon kiun vi devas pagi. Sube, skribu “IJK 2026 + Nomo de Kongresano + Celo.”

Notu ke vi devas transpreni la administrajn kostojn de Paypal. Antaŭ ol pagi, kalkulu kiom vi bezonas aldoni al la sumo kiun vi deziras pagi, uzante retejojn kiel OmnicalculatorTipalti. Gravas aldoni tiun kromsumon, ĉar se vi sendos precize 30€, ni ricevos nur ~28,63€.

Nepre sendu pruvilon de sukcesa pago al ijk2026@tejo.org.

Jen ekzempla interfaco kiun vi vidos uzante Paypal por pagi.

Plej oftaj demandoj

Demando: Ĉu mi devas tuj antaŭpagi post aliĝo?

Respondo: Ni forte rekomendas antaŭpagi tuj post la aliĝo, kvankam tio ne estas deviga. Aliĝinto povas antaŭpagi je ajna momento oportuna al si mem. Oni atentu tamen, ke la aliĝperiodo aplikebla al ĉiu individua aliĝo dependas de la dato de la antaŭpago de 30€. Alivorte, por profiti de la programkotizo de la sama aliĝperiodo, en kiu vi aliĝis, vi devas antaŭpagi ĝis la limdato de tiu periodo. Poste, aliĝoj sen antaŭpago estos konsideritaj kiel aliĝoj de la sekva aliĝperiodo.

Demando: Ĉu mi povas pagi surloke?

Respondo: Surlokaj pagoj ĝenerale ne estos akceptitaj. Ĉar multaj kongresaj servoj devas esti rezervitaj kaj pagitaj frue antaŭe (plej malfrue 1-2 monatojn antaŭ la kongreso), ni preferas ke vi ne pagu surloke. En esceptaj kazoj, aliĝinto povas peti la eksplicitan konsenton de la Kongresa Komisiono pri surloka pagado, nur se estas gravaj kialoj, pro kiuj la aliĝinto ne povas antaŭe pagi.

Demando: Ĉu mi devas transpreni la administrajn kostojn de pago?

Respondo: Jes. Preskaŭ ĉiuj pagmetodoj havas administrajn kostojn. Ekzemple, se via kotizo estas 100€ kaj vi sendas precize 100€, la servo povas forpreni etan parton de tiu sumo, kaj fine TEJO ricevos iom malpli ol intencite (ekzemple, 97€). Tiukaze vi ankoraŭ ŝuldos al TEJO la mankantan sumon (3€) kiun la servo forprenis el via pago.

Tiujn kostojn vi devas konsideri en viaj pagoj. TEJO postulas, ke vi aldonu kromsumon al via pagota sumo por kovri administrajn kostojn. Ekzemple, por bankkartaj pagoj per kartoj de SEPA-landoj (krom Britio), TEJO postulas la krompagon de 2,5% + 0,25€ sur la pagota sumo. Do, por certigi ke ni fine ricevos precize 100€, vi devos pagi 102,75€. Simila principo aplikiĝas al Paypal-pagoj kaj bankĝiroj faritaj el ekster la SEPA-areo.