Informo por novaj partoprenantoj

Ĉu vi partoprenos en la Internacia Junulara Kongreso la unuan fojon? Ĉu vi timas, ke vi perdiĝos en la kongresejo aŭ restos sola dum la tuta semajno? Ne timu! Ni estas ĉiam ĉi tie por helpi vin pri ĉio, kion vi bezonas scii aŭ fari por ke vi sentu vin pli komforta dum vi ĉeestas vian unuan IJK-on. 

La Novula Programo

La novula programo estas preparita specife por homoj kiuj neniam antaŭe partoprenis en IJK aŭ al iu granda internacia Esperanto-renkontiĝo entute. Spertaj esperantistoj gvidos ludojn, donos bazan informon pri la IJK, kaj afable respondos viajn demandojn pri la kongreso. Tie, vi ankaŭ konatiĝos kun aliaj novuloj, tial ni tre forte rekomendas ke vi ĉeestu por scii, kiuj aliaj ankaŭ partoprenas la unuan fojon! Kun ili vi povos pli facile amikiĝi.

Dum la novula programo, vi ankaŭ renkontiĝos kun la Anĝeloj, homoj kiuj specife pretas gvidi novulojn kiel vin! Kun ili vi povas paroli je iu ajn momento de la kongreso se vi havas demandojn, bezonas konsilojn, aŭ ne sentas vin komforta pri io. Baldaŭ informo estos havebla pri la nomoj kaj kontaktebloj de niaj Anĝeloj.

Sciu, ke la novula programo ne estas lingva kurso por komencantoj (tiu kurso estas aparta programero).

Ĉu vi estas sperta kongresano de la IJK kaj ŝatus helpi novulojn? Aŭ ĉu vi havas ideojn por la Novula Programo? Ni bezonas vin! Kontaktu nin ĉe ijk2026@tejo.org.

Mi estas komencanto. Ĉu mi povas partopreni?

Ho, vi estas komencanto? Tre bone! Bonvenon al la Esperanto-komunumo kaj al la Internacia Junulara Kongreso. 

Nia kongreso estas por homoj de ĉiuj lingvoniveloj de Esperanto, kaj tio inkluzivas vin. Ne timu, ke vi tro malbone parolas Esperanton, ĉar ne estas minimuma nivelo de Esperanto necesa por partopreni. Estos programeroj por ĉiu lingvonivelo, kaj vi certe povas ĝui koncertojn kaj ludojn sen la bezono paroli la lingvon tre bone.

La plej bona maniero por plibonigi vian lingvonivelon estas ekzerci vin. Se vi volas kaj povas, vi kompreneble povas iom prepari vin per partopreno en aliaj Esperanto-renkontiĝoj antaŭ IJK. Eble okazos renkontiĝo en via urbo aŭ lando baldaŭ. Ni rekomendas serĉi ĉe Eventa Servo, kie vi vidos bele organizitan liston de venontaj eventoj.

Resume: Jes, vi povas partopreni! Ne hezitu! Bonvenon!

Konsiloj por plej bone ĝui la IJK-n

Ĉiu homo ĝuas laŭ sia propra plaĉo, sed jen niaj plej bazaj konsiloj por ĝui la IJK-n:

  • Diru saluton! Multaj homoj ĉe IJK ŝategas paroli kun novaj homoj.
  • Demandu se vi ion ne komprenas. Esperantistoj kutime volonte helpas.
  • Rigardu la programon, certe estas io kio plaĉos al vi. Ni rekomendas la novulan programon, la interkonan vesperon kaj la trinkomanĝan nokton.