
La 82-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Tiana, Katalunio venos en unu monato! Ni apenaŭ povas atendi ĉi tiun neforgeseblan sperton.
Ni volas regali ĉiujn kongresanojn per bela kaj emociplena filmeto, kiu ankaŭ restos kiel memoraĵo pri la kongreso por la estonteco! Kaj ni invitas vin kontribui al nia iniciato: ni volas kunigi viajn atendojn, bondezirojn kaj atendojn al la kongreso kaj prezenti ilin dum la malferma ceremonio.
Jen via okazo esti parto de historio! Ne gravas ĉu vi partoprenos la kongreson aŭ ne, aŭ ĉu vi estas TEJO-membro aŭ ne. Ni volas aŭdi vian voĉon kaj vidi vian entuziasman vizaĝon pri nia venonta kongreso.
Kion vi povas diri
Ni deziras, ke la plejmulto estu parto de ĉi tiu spertiga renkontiĝo. Do, ni petas vin sendi viajn salutvortojn al la kongresanoj de IJK 2026 aŭ respondi al unu el la jenaj demandoj (aŭ similaj):
- Kion vi plej antaŭĝojas pri IJK 2026?
- Kion vi volas malkovri aŭ sperti en Katalunio?
- Ĉu estas iu manĝaĵo, loko, kulturaĵo, kiun vi deziras sperti aŭ provi?
- Kiun konsilon vi deziras doni al homoj, kiuj partoprenos en IJK la unuan fojon?
- Ĉu vi estas de Katalunio aŭ iam vizitis ĝin? Kion vi konsilus, ke kongresanoj nepre faru aŭ provu en Katalunio?
- Aŭ se vi ne povos partopreni: Ĉu vi volas sendi viajn bondezirojn al la ĉeestantoj? Estas via momento!
La kontribuoj, kiujn vi sendos estos kunmetitaj en filmeto, kiun ni prezentos la dum la Malferma Ceremonio de IJK 2026 la 10-an de aŭgusto (lundon). Poste, ni ankaŭ alŝutos ĝin en Jutubo kaj disvastigos ĝin en ĉiuj niaj sociaj retejoj, por ke ĝi atingu kiel eble plej multe da homoj.
Kiel kontribui
- Registru filmeton en Esperanto kun via mesaĝo. La video estu horizontala kaj daŭru maksimume 20 sekundojn.
- Alŝutu la filmeton al via preferata reta servo (Google Drive, WeTransfer, ktp.) kaj sendu la ligilon al ijk2026@tejo.org. Certigu, ke ĝi estas libere alirebla per tiu ligilo!
- En via retmesaĝo, nepre skribu viajn nomon kaj landon. Ni ankaŭ dankos vin, se vi povas sendi transskribitan tekston de via parolo.
Limdato por sendi viajn videojn estas sabato, la 25-a de julio 2026. Se vi povus sendi vian kontribuon pli frue, ni estus tre dankemaj.
Ĉiuj personoj rajtas kontribui, sendepende de aĝo, devenlando aŭ membreco en TEJO. La nura kondiĉo estas ke vi parolu en Esperanto en via filmeto!
Teknikaj rekomendoj: se vi povas, faru la filmeton en 1080p aŭ 720p-kvalito (HD). Purigu la lenson de la poŝtelefono/kamerao antaŭ komenci la filmadon kaj atentu, ke via voĉo estu bone aŭdebla. La video estu horizontala. Se via poŝtelefono/kamerao registras malpli bonkvalite, tio tute ne gravas, faru kaj sendu la filmeton ĉiukaze. Ni volas vian kontribuon je ĉiu ajn kvalito!
