Loĝado dum IJK 2026

Ĝisdatigo (12/01/2026): Ĵus elĉerpiĝis ankaŭ 3-personaj ĉambroj. Ili ne plu estas disponeblaj krom kaze de nuligoj de aliĝoj. Elektu inter la ankoraŭ disponeblaj loĝebloj laŭ la ĉi-suba tabelo.

Ni komprenas ke ĉiu homo havas siajn preferojn kaj bezonojn, do ni ofertas kelkajn malsamajn eblojn por via restado.

La kongresejo de la venonta IJK troviĝas ene de naturparko, do ĝi estas en iom izolita kaj malfacile atingebla loko. Ĉirkaŭ ĝi ne estas hoteloj, gastejoj, tendumejoj aŭ lueblaj apartamentoj. Tial, por viaj sekureco kaj komforto, ni forte rekomendas ne memzorgi pri tranoktado kaj mendi ĉambron nur en la kongresejo mem. Tiel, vi ŝparos tempon kaj monon kaj ni ankaŭ povos pli facile helpi vin se vi havos bezonojn aŭ problemojn dum via restado.

Ĉu vi ŝatus kunhavigi ĉambron kun viaj amikoj? Nepre indiku iliajn nomojn kiam vi aliĝas, por ke ni povu konsideri loĝigi vin kune!

Dormĉambroj

Ekzistas diversaj tipoj de dormĉambroj por kongrui kun viaj bezonoj. Por ĉi tiu kongreso, vi povas elekti loĝi en unu el la jenaj ĉambrotipoj:

  • 1-personaj ĉambroj* (elĉerpitaj)
  • 2-personaj ĉambroj* (elĉerpitaj)
  • 3-personaj ĉambroj* (elĉerpitaj)
  • 4-personaj ĉambroj (elĉerpitaj)
  • 8-personaj ĉambroj
  • 12-personaj ĉambroj

La plejparto de litoj estas duetaĝaj. Krom la litoj, estos bretoj, en kiuj gastoj povas lasi siajn posedaĵojn.

*Grava atentigo: Alberg La Conreria estas komunuma junulara gastejo norrmale uzata de grandaj grupoj de infanoj kaj adoleskuloj. Pro tio, mankas luksaj privataj ĉambroj. Por ĉi tiu kongreso, 1-personaj, 2-personaj kaj 3-personaj ĉambroj estas en realeco 4-litaj ĉambroj reuzotaj kiel privataj ĉambroj por tiuj, kiuj nepre bezonas privatecon dum sia restado, sed ili ne estos tre luksaj kaj ĉiu lito havos spacon nur por unu persono.

4-persona ĉambro
8-persona ĉambro
12-persona ĉambro

Adaptitaj Banĉambroj

Ĉu vi estas handikapito kun problemoj pri moviĝeblo? Pluraj ĉambroj estas ekipitaj kun adaptitaj banĉambroj. Se vi bezonas tion, indiku tion en la aliĝilo kaj ni aranĝos vian restadon laŭe.

Unu el la adaptitaj banĉambroj, kun adaptita duŝejo.

Rigardu la loĝkotizojn sube:

Tipo de ĈambroPrezo (gasto/nokto)Prezo (gasto/semajno)
12-persona ĉambro45€315€
8-persona ĉambro52€364€
4-persona ĉambro56€392€
3-persona ĉambro60€420€
2-persona ĉambro70€490€
1-persona ĉambro100€700€

Loĝkotizo inkluzivas, krom liton, tri manĝojn tage, krom en la alventago, la 9-a de aŭgusto (en kiu la sola manĝo estas la vespermanĝo) kaj en la forirtago, la 16-a de aŭgusto (en kiu la sola manĝo estas la matenmanĝo).

Loĝkotizo ne inkluzivas bantukon aŭ la littukaron (t.e. matrackovriloj, littukoj kaj kapkusentukoj). Vi povas lui bantukon por la tuta restadperiodo kontraŭ 3€ kaj la littukaron same kontraŭ 3€. Alternative, vi povas kunporti viajn proprajn bantukon kaj littukaron (aŭ dormsakon). Indiku tion en la aliĝilo.

Alven- kaj forirtempo: Laŭ la reguloj de kongresejo, ĉiuj ricevos aliron al siaj ĉambroj ekde 16:00 de la alventago kaj devos forlasi la ĉambron ĝis 11:00 de sia forirtago.

Tendumado

Tendumado dum IJK 2026 ne eblos. Krome, estas malpermesate tendumi en la ĉirkaŭaj arbaroj aŭ sur la naĝejo. Bonvolu elekti unu el niaj ekzistantaj loĝebloj.

Manĝoj

Dum la kongreso estos servitaj manĝoj kaj kunviandaj, kaj vegetaraj, kaj veganaj. Se vi havas alergiojn kaj aliajn specialajn dietajn bezonojn, ni rekomendas aliĝi frue ĉar ni devas sciigi la kongresejon pri alergioj kaj specialaj dietaj bezonoj almenaŭ unu monaton antau la kongreso. Nepre indiku tion en la koncerna kampo en la aliĝilo.

Atentu: Se vi ne tranoktos en la kongresejo, vi ne povos mendi manĝojn tie. Mendu dormĉambron en la kongresejo por havi aliron al manĝoj. Aŭ, se vi estas taga vizitanto, kunportu vian propran tagmanĝon en via vizito ĉar ne troviĝas proksimaj restoracioj aŭ vendejoj.

Unu el la manĝejoj en la kongresejo.