Alberg La Conreria

La kongresejo de IJK estos Alberg La Conreria, situanta en privilegia natura medio ene de la Naturparko Serralada de la Marina. La loko troviĝas inter la montaro kaj la Mediteranea Maro, kun belaj vidaĵoj kaj multaj ebloj por promenado kaj libertempaj agadoj.

Aera vidaĵo de la kongresejo.

La Conreria kombinas la ĉarmon de historiaj konstruaĵoj kun la komforto de modernaj instalaĵoj, kiuj estis lastatempe renovigitaj kaj pligrandigitaj. Ĝi estas bone adaptita por grandaj grupoj.

Teatrejo de La Conreria.

La kongresejo disponas 469 litojn, en ĉambroj de diversaj tipoj. Por programeroj, estas 19 salonoj kun spaco por inter 30 kaj 60 personoj, unu granda salono por ĉirkaŭ 125 personoj, kaj teatrejo por ĝis 300 spektantoj en du etaĝoj—ideala por koncertoj, teatraĵoj kaj alitipaj kulturaj programeroj.

Krome, la spaco enhavas grandan klostron, ĝardenon, naĝejon, arbaron kaj plurajn sportejojn, kiuj ebligas ampleksan gamon de aktivaĵoj La ĉirkaŭaj padoj konektas la kongresejon kun la urbeto Tiana kaj najbaraj vilaĝoj, laŭ kiuj eblas promeni aŭ bicikli.

Unu el la komunaj spacoj de la kongresejo.

Agrablaĵoj

Gastoj de la kongresejo povos ĝui dum la semajno diversajn agrablaĵojn por fari sian restadon pli komforta:

  • Vifio
  • Salono kun televido
  • Skribotablo
  • Duŝejoj kaj necesejoj
  • Lavmaŝino kun disponebla sapo en la akceptejo
  • Naĝejo
  • Sportejoj

Ĉirkaŭaĵoj

En la naturparko mem eblas fari ekskursojn rekte de la kongresejo al lokoj kiel la ibera arkeologia pravilaĝo Poblat Ibèric de les Maleses (ĉirkaŭ 1-hora promenado) aŭ al la pinto Turó de Galzeran (20–30 minutoj), inter multaj aliaj.

Vidaĵo el La Conreria, kun la monaĥejo de Montalegre kaj la Mediteranea maro.

Dum IJK, ni ĉiuj troviĝos en apudaj, bone interkonektitaj konstruaĵoj, kaj ni ĝuos intiman kongreson sen la bezono konstante moviĝi longajn distancojn por atingi salonojn kaj dormĉambrojn. Bonvenon!

Ceteraj fotoj: