La kotizoj por IJK 2026 multe varias depende de viaj cirkonstancoj kaj ankaŭ iom de via kapablo pagi (tio estas kalkulita, ĝenerale, el viaj loĝlando kaj aĝo). La kotizo konzistas el du ĉefaj partoj: programkotizo kaj loĝkotizo. Kromaj kotizoj ankaŭ povas aplikiĝi.
Vidu la paĝon “Pagmetodoj” por lerni kiel pagi vian kotizon.
Programkotizo
Por partopreni la kongreson, vi bezonas pagi la programkotizon. Tio donas al vi aliron al la programo. Ĝi dependas de viaj aĝo (je la 9-a de aŭgusto 2026), loĝlando, kaj la aliĝperiodo, en kiu vi aliĝas.
La ĉi-suba tabelo estas la kotizoj validaj por la tria aliĝperiodo (de la 16-a de april ĝis la 15-a de junio 2026).
| 0-12 jaroj | 13-16 jaroj | 17-24 jaroj | 25-35 jaroj | 36+ jaroj | |
| A-landoj | 0€ | 55€ | 65€ | 75€ | 95€ |
| B-landoj | 0€ | 45€ | 55€ | 65€ | 85€ |
| C-landoj | 0€ | 35€ | 45€ | 55€ | 75€ |
| Ĉ-landoj | 0€ | 25€ | 35€ | 45€ | 65€ |
A-landoj: Andoro, Aŭstrio, Belgio, Britio, Danio, Francio, Finnlando, Germanio, Gronlando, Hispanio, Irlando, Islando, Israelo, Italio, Liĥtenŝtejno, Luksemburgo, Monako, Nederlando, Norvegio, Portugalio, San-Marino, Svedio, Svislando, Vatikanurbo
B-landoj: Ĉeĥio, Estonio, Grekio, Hungario, Japanio, Kanado, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Malto, Pollando, Rumanio, Slovakio, Slovenio, Sud-Koreio, Usono
C-landoj: Albanio, Aŭstralio, Barejno, Bosnio-Hercegovinio, Brunejo, Bulgario, Ĉinio, Hongkongo, Jordanio, Kataro, Kuvajto, Nord-Makedonio, Moldavio, Montenegro, Novzelando, Omano, Rusio, Saŭda Arabio, Singapuro, Serbio, Turkio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Ĉ-landoj: Ĉiuj aliaj landoj
Ĉu vi estas membro aŭ patrono de TEJO?
Ĉu vi sciis ke individuaj membroj kaj patronoj de TEJO en 2026 ricevas 50€ da rabato kiam ili aliĝas al la IJK? Ne forgesu iĝi individua membro aŭ patrono (aŭ renovigi tion) por 2026.
En multaj landoj, iĝi individua membro aŭ patrono de TEJO kostas malpli ol 50€, do vi ŝparus monon. Plia informo trovigas en ĉi tiu paĝo.
Aliĝperiodoj
Se vi aliĝas pli frue, vi pagas malpli. La aliĝperiodo dependas de la 1) dato de via aliĝo kaj 2) la dato, en kiu vi sendas minimuman antaŭpagon.
Se vi aliĝas surloke, vi krompagos 20€. Tamen, evitu tion, ĉar ne plu eblos rezervi ĉambron en la kongresejo malfrue. Planu vian partoprenon frue por ŝpari multe da mono.
| Komenco (TT/MM/JJJJ) | Fino (TT/MM/JJJJ) | Aldono al kotizoj de la 1a aliĝperiodo | |
| 1a aliĝperiodo | 23/11/2025 | 31/01/2026 | +0€ |
| 2a aliĝperiodo | 01/02/2026 | 15/04/2026 | +5€ |
| 3a aliĝperiodo (nuna) | 16/04/2026 | 15/06/2026 | +10€ |
| 4a aliĝperiodo | 16/06/2026 | 08/08/2026 | +15€ |
| Surlokaj aliĝoj | 09/08/2026 | 15/08/2026 | +35€ |
Partatempa Ĉeesto
Se vi ĉeestas nur unu aŭ du tagojn, vi ĝuos rabaton de 50% de la plena programkotizo. Se vi ĉeestas almenaŭ tri tagojn, vi pagas la plenan programkotizon, do prefere ĉeestu plene!
Rabato por handikapitoj
Ĉu vi havas iun handikapon (fizikan aŭ mensan) kaj disponas pruvilon pri tio? Vi povas ĝui rabaton (35-50%) surbaze de via aliĝperiodo. Sendu al ni validan pruvilon de via handikapo.
- 1a aliĝperiodo: 50% rabato
- 2a aliĝperiodo: 45% rabato
- 3a aliĝperiodo: 40% rabato
- 4a aliĝperiodo: 35% rabato
Antaŭpago
Por ke via aliĝo estu valida, vi bezonas ankaŭ antaŭpagi minimuman sumon de 30€. Tiu pago estas parto de via plena kotizo kaj ne estas aldona. Se vi nuligas vian aliĝon, vi ne rericevos la antaŭpagon, sed vi povas transdoni ĝin al alia kongresano por pagi ties kotizon.
Loĝkotizo
Vi povas legi pri la diversaj eblecoj ĉi tie.
Vi pagas loĝkotizon por dormi kaj manĝi dum la kongreso. Por viaj sekureco kaj komforto, ni forte rekomendas mendi dormĉambron nur ene de la kongresejo. Tiel, ni ankaŭ povos pli facile helpi vin se vi havos bezonojn aŭ problemojn dum via restado!
Ĉiuj subaj loĝkotizoj jam inkluzivas la koston de tri manĝoj ĉiutage, ekde la vespermanĝo de la 9-a de aŭgusto ĝis la matenmanĝo de la 16-a de aŭgusto 2026.
Ĝisdatigo (12/01/2026): Ĵus elĉerpiĝis ankaŭ 3-personaj ĉambroj. Ili ne plu estas disponeblaj krom kaze de nuligoj de aliĝoj. Elektu inter la ankoraŭ disponeblaj loĝebloj laŭ la ĉi-suba tabelo.
| Tipo de dormĉambro | Prezo (nokto/homo) | Prezo (semajno/homo) |
| 12-persona ĉambro | 45€ | 315€ |
| 8-persona ĉambro | 52€ | 364€ |
| 4-persona ĉambro | 56€ | 392€ |
| 3-persona ĉambro | 60€ | 420€ |
| 2-persona ĉambro | 70€ | 490€ |
| 1-persona ĉambro | 100€ | 700€ |
La loĝkotizo ne inkluzivas: bantukon aŭ la littukaron (t.e. matrackovriloj, littukoj kaj kapkusentukoj). Vi povas lui bantukon kontraŭ 3€ kaj la littukaron same kontraŭ 3€. Alternative, vi ankaŭ kunporti viajn propran bantukon kaj littukaron (aŭ dormsakon).
Aliĝu tuj por rezervi vian liton en via preferata ĉambrotipo kaj loĝi kun viaj preferataj homoj!
T-ĉemizo
Aĉetu kongresan T-ĉemizon por havi belan kaj longdaŭran memoraĵon de ĉi tiu bela IJK! Rezervu la vian en via preferata grandeco (ekde S ĝis 2XL) kontraŭ 10€.
Financa subteno
Jam okazis la ĉi-jara konkurso por la fonduso “Partoprenu IJK-n,” kiu finance subtenas la partoprenon de elektitaj individuaj membroj de TEJO, kiuj troviĝas en malavantaĝaj ekonomiaj situacioj.
Se vi ŝatus helpi fari la kongreson pli diversa kaj inkluziva, bonvolu konsideri subteni nin. Se vi mem volas starigi fonduson aŭ konkurson por subteni partoprenantojn, kontaktu nin por esplori eblan kunlaboron!
