(Reen al la paĝo pri ekskursoj aŭ karavanoj).
En ĉiuj ekskursoj kaj karavanoj, specifaj reguloj devas esti nepre sekvataj dum la tuta partopreno por certigi agrablan kaj respekteman ĉeeston. Je mendo, ekskursanoj aŭ karavananoj devas legi kaj akcepti, ke ili sekvos tiujn kondiĉojn. Individuoj kiuj ne sekvas la regulojn povas esti ekskluditaj sen eblo de repago.
Bonvolu tralegi la kondiĉojn pri mendado de ekskursoj kaj karavanoj antaŭ ol rezervi vian lokon.
Mendoj. La reta mendilo de ekskursoj kaj karavanoj estos malfermita ĝis la 12-a de julio 2026 aŭ ĝis elĉerpiĝos ĉiuj lokoj. Ekde la 9-a de aŭgusto eblos mendi nur surloke ĉe la akceptejo, surbaze de disponeblaj lokoj. Ne eblas aliĝi ĉe la buso.
Rezervoj kaj pagoj. Vian lokon ni definitive rezervos nur post pago de la kotizo. Ĉar lokoj en estas limigitaj, prioritaton ricevos aliĝintoj, kiuj mendas kaj pagas sian kotizon unuavice. Por solvi disputojn pri lokoj validas la datoj kaj horoj de pagoj. Ni forte kuraĝigas, ke vi pagu la kotizon tuj post via mendo.
Okazigo. La efektiva okazigo de ekskursoj aŭ karavanoj dependas de minimumo da partoprenantoj. La Kongresa Komisiono rajtas nuligi ekskurson aŭ karavanon aŭ modifi ĝian prezon, se ĝi ne atingas iun certan minimumon. En tiu kazo, la Kongresa Komisiono klopodos kiel eble plej baldaŭ informi aliĝintojn por ke ili povu amendi aŭ nuligi sian mendon. En tiu kazo, pagintaj aliĝintoj rajtas ricevi partan aŭ kompletan repagon.
Malmendoj kaj repagoj. Eblas senpage malmendi lokon en ekskurso aŭ karavano ĝis la 12-a de julio 2026 (dimanĉo) skribe al ijk2026@tejo.org. Krom se aliloke menciite en ĉi tiuj reguloj, pagita kotizo ne estas redonebla sed a) transdonebla al alia ekskursano aŭ b) reuzebla por pagi aliajn erojn de via tuta kotizo laŭnecese. Ĉe malmendoj faritaj post la 12-a de julio aplikiĝas administra kosto de €10.
Horaro. La horoj de ekskursoj aŭ karavanoj indikitaj en la retejo estas provizoraj kaj povas ŝanĝiĝi pro ŝanĝoj en la itinero, trafiko, kaj aliaj faktoroj antaŭvideblaj aŭ ne de la Kongresa Komisiono. La Kongresa Komisiono rajtas amendi la horojn de la ekskursoj sen la antaŭa konsento de aliĝintoj. En ĉiuj kazoj, ĝi tuj poste informos aliĝintojn pri la ŝanĝoj.
Nuligo pro eksterordinaj cirkonstancoj. Ekskursoj povas esti nuligitaj pro eksterordinaraj kondiĉoj ekster la povo de la Kongresa Komisiono, kiel malbona vetero aŭ aliaj situacioj kiuj povas endanĝerigi la ekskursanojn. En tiu kazo, la Kongresa Komisiono klopodos kiel eble plej frue informi la ekskursanojn, kiuj tiam rajtas anstataŭe aliĝi al aliaj ekskursoj surbaze de disponeblaj lokoj. Neniu repago estos farita en ĉi tiu kazo.
Malfruoj. Ni strebas, ke karavanoj kaj ekskursoj ekiru ĝustatempe laŭ la planita horaro. Tial, planu vian tempon bone kaj ne malfruu al la buso. Prefere alvenu al la buso almenaŭ 15 minutojn antaŭ la programita irtempo por permesi la kontroladon de partoprenantoj. La buso povas foriri sen vi se vi alvenas malfrue, sen eblo de repago aŭ alitipa kompenso.
Manĝoj. Dum ekskurso, manĝopakaĵojn ricevos ekskursanoj, kiuj pagis loĝadon por la tago, kiam la ekskurso okazos. La manĝopakaĵoj anstataŭas la tagmanĝon aŭ vespermanĝon en la kongresejo, kiun la ekskursanoj maltrafos pro foresto. Tiuj, kiuj ne estos loĝantaj en la kongresejo devas mem zorgi pri siaj dumekskursaj manĝoj. (Tiu ĉi regulo ne aplikiĝas al antaŭ- aŭ postkongresaj ekskursoj.)
Konduto. La reguloj por agrable IJK-umi daŭre aplikeblas eĉ dum ekskursoj kaj karavanoj, eĉ antaŭ ol vi alvenas al la kongresejo. Ĝenado en ajna formo ne estos tolerata. Sciu, ke ekster la kongresejo vi ankaŭ reprezentas Esperanton kaj ĝian komunumon, kaj malbonorda konduto povas damaĝi la reputacion de Esperanto antaŭ la publiko aŭ la institucioj.
Risko al sano kaj sekureco. Ĉiuj ekskursoj kaj karavanoj portas iagradan riskon. La Kongresa Komisiono realigas ĉiujn paŝojn eblajn por certigi la sekurecon kaj bonstaton de partoprenantoj, sed ĝi ankaŭ kuraĝigas, ke ili nepre:
- deklaru anticipe al la Kongresa Komisiono, se ili havas specialajn bezonojn pri sano kaj moviĝeblo;
- mendu vojaĝasekuron antaŭ ol vojaĝi al Katalunio (aŭ ricevu la eŭropan sanasekuran karton por civitanoj kaj loĝantoj de EU-landoj, Britio, Islando, Liĥtenŝtejno, Norvegio, kaj Svislando);
- kunportu necesajn medikamentojn kaj abundan trinkakvon kun si;
- uzu sunkremon kaj kontraŭmoskitan kremon aŭ vestiĝu adekvate por protekti la haŭton;
- surportu taŭgajn vestaĵojn kaj ŝuojn por la ekskurso;
- havi sufiĉan poŝtelefonan baterion kaj retkonekton dum la ekskurso kaj kontaktinformon de gvidantoj aŭ aliaj partoprenantoj de la ekskurso;
- ne apartiĝu de la grupo, aŭ, se fari tion estas necese, ĉiam petu akompanon de aliaj personoj, precipe la gvidantoj aŭ konatoj kiuj konas la lokon aŭ/kaj la lokan lingvon; kaj
- informu tuj al la ekskursaj gvidantoj, se ili sentas sin malsanaj aŭ nesekuraj.
La Kongresa Komisiono ne respondecigas sin pro fizikaj vundiĝoj aŭ damaĝoj pro neglekto aŭ propra volo de la ekskursano aŭ karavano, ekzemple, rigardi la sunon dum la suneklipso sen taŭgaj okulvitroj.
Aliĝante al niaj ekskursoj kaj karavanoj vi eksplicite konsentas kun la kondiĉoj supre preskribitaj. Se vi pretas rezervi viajn lokojn en la ekskursoj aŭ karavanoj, alklaku ĉi tiun ligilon.
La Kongresa Komisiono deziras al ĉiuj bonan ekskursumadon kaj karavanumadon!
