Kiel alveni

Ĝisdatigo (09/03): Eblas nun aliĝi al niaj karavanoj de kaj al la kongresejo. Mendu vian lokon!

La kongresejo nomiĝas Alberg La Conreria, kaj ĝia adreso estas: Carretera B-500, Km 6, 08391 Tiana, Barcelona (Google Maps). Ĝi ne troviĝas ene de urbeto, sed en la naturparko Serralada de la Marina.

Se vi memzorgas pri la veturo al la kongresejo, planu alveni la 9-an de aŭgusto post 14:00, kaj foriri la 16-an de aŭgusto ĝis la 11:00.

Por atingi la kongresejon de aliaj landoj, plej verŝajne vi unue devos atingi Barcelonon, la ĉefurbon de Katalunio. Antaŭ ol plani vian vojaĝon kaj aĉeti biletojn, kontrolu tion, ĉu vi bezonas vizon por eniri Hispanion.

Parolu kun ni se vi bezonas konsilon pri alvenebloj.

Por alveni al Barcelono

Trajne

Barcelono estas la granda urbo plej proksima al la kongresejo. Ĝi estas bone konektita per fervojo al multaj urboj en Hispanio kaj najbaraj landoj (ekzemple, Francio kaj Italio). Se vi planas alveni trajne, estas pluraj ebloj:

El aliaj partoj de Hispanio: alvenas rapidaj trajnoj (AVE/Euromed, Ouigo aŭ Iryo) el Madrido, Valencio, Zaragozo, Sevilo, ktp. Ĉiuj alvenas al la stacidomo Barcelona-Sants. Krome ekzistas aliaj trajnoj de Renfe kiuj iras ekde aliaj gravaj urboj de Katalunio kiel Ĝirono, Taragono, Ilerdo (Lleida) aŭ Figueres. Kontrolu ĉe Renfe, OuigoIryo.

El aŭ tra Francio: de Parizo, Tuluzo, Montpeliero, kaj Liono ekzistas rektaj aŭ bone konektitaj trajnoj (ekz. TGV) al Barcelona-Sants, la ĉefa stacidomo de la urbo. Kontolu ĉe SNCF. Eblas fari trajnkonektojn en Francio ekde Germanio, Italio, Svislando, kaj aliaj apudaj landoj.

Buse

Alternative al trajnoj, longdistancaj busoj estas alia eblo atingi Barcelonon ekde aliaj pli malproksimaj urboj en Hispanio, aŭ ekde apudaj landoj kiel Andoro, Francio, Italio, ktp.

La ĉefa busstacidomo de Barcelono estas Barcelona-Nord. Iuj buslinioj ankaŭ haltas en Barcelona-Sants. Kontrolu ĉe Alsa (ene de Hispanio), Andbus (al/de Andoro), FlixbusBlablabus (de Francio, Italio kaj aliaj landoj).

Aviadile

La plejmulto da internaciaj kaj enlandaj flugoj alvenas al la ĉefa flughaveno de Barcelono, Josep Tarradellas Barcelona–El Prat (BCN), situanta sude de la urbo kaj bone konektita per publika transporto (busoj, metroo, kaj lokaj trajnoj). Ekzistas ankaŭ du aliaj flughavenoj en la regiono: Girona–Costa Brava (GRO), norde de Barcelono, kaj Reus (REU), sude, kiuj servas ĉefe malaltkostajn flugkompaniojn kiel Ryanair. Ekde ĉi tiuj malpli grandaj flughavenoj ekzistas busservoj al la urbocentro de Barcelono.

Alternative, internaciaj flugoj el aliaj kontinentoj (ĉefe Latinameriko) iras al Madrido, la ĉefurbo de Hispanio, per la flughaveno Adolfo Suárez Madrid-Barajas (MAD). En somero, rektaj flugoj al Barcelono povas esti multekostaj pro la alta volumo de turistoj, tial certe kontrolu ankaŭ ĉe flughavenoj ekster Katalunio kiel MAD, València (VLC) aŭ Alicante (ALC). De tie, oni povas preni enlandan flugon, buson aŭ trajnon al Barcelono.

Kontrolu ĉe Skyscanner, kiuj flugoj ekzistas de via urbo al Barcelono. Ju pli frue vi aĉetos viajn biletojn, des pli vi ŝparos. Parolu kun ni se vi bezonas konsilon pri serĉado de biletoj.

Verda avizo: Katalunio estas bone konektita per trajnoj kaj busoj al najbaraj regionoj kaj landoj. Kiam eblas, evitu flugi aŭ veturi per aŭtomobilo kaj anstataŭe vojaĝu pli ekologie per busoj aŭ trajnoj! Vi ankaŭ ĝuos la mirindajn pejzaĝojn de Katalunio survoje.

De Barcelono al la kongresejo

Kvankam la kongresejo estas ene de naturparko ekster la urbaj limoj de Barcelono, ĝi situas proksime. Jen kelkaj ebloj por alveni.

Per karavano

Buskaravano el la urbocentro de Barcelono estos la plej facila maniero atingi la kongresejon. Tio des pli faciligos vian aliron, se vi havas valizon aŭ ne bone konas la publikan transporton en la areo. Se vi emas facile, trankvile kaj malmultekoste vojaĝi kun aliaj kongresanoj, la buskaravano estos la opcio por vi.

Eblas nun kontroli la liston de karavanoj. Mendu vian lokon kiel eble plej frue!

Per publika transporto

Ĉu vi maltrafos la karavanon? Ne timu, ĉar la kongresejo tamen estas alirebla per publika transporto.

Eblas iri per regiona trajno (linio R2 Nord) rekte de la flughaveno aŭ de la urbocentro de Barcelono ĝis la stacio Mollet – Sant Fost. De tie, vi povos veturi per la buso 360 de la buskompanio Sagalés. Enbusiĝu ĉe la haltejo “6503 – Av. de Badalona – Av. Calderó” kaj elbusiĝu ĉe la haltejo “2989 – Ctra. de la Conreria – Seminari Menor Montalegre,” kiu estas apud la kongresejo. Atentu pri tio, ke la alventago estos dimanĉo, do tiun tagon tre malmultaj busoj iras laŭ tiu buslinio (nur kvin post la tagmezo, la lasta je 22:15).

Per biciklo

La plej bela maniero atingi la kongreson estas per biciklo. BEMI organizos karavanon. Se interesas vin bicikli kun aliaj kongresanoj, skribu al bemi-estraro@tejo.org por interkonsenti pri startloko, longeco de etapoj kaj aliaj detaloj. Ju pli frue vi skribos, des pli la karavano kongruos kun viaj bezonoj kaj deziroj.

Per aŭto

Vi povas uzi vian poŝtelefonan mapon por atingi la kongresejon aŭte. Estus interese ankaŭ petveturi al IJK, kaj ŝajnas ke tio iĝas populara tendenco inter junaj esperantistoj en la lastaj jaroj.

La kongresejo havas senpagan parkumejon por privataj aŭtoj.