
Katalunio estas mediteranea nacio en la nordoriento de Iberio kies loĝantaro superas 8 milionojn da homoj. Iam loĝata de la iberoj, grekoj, romianoj, gotoj, kaj araboj, ĝi estas nun konata internacie pro ĝiaj unika kulturo, artproduktado kaj famegaj vizitindaj lokoj, admirataj ĉiun jaron de milionoj de turistoj.
Administre kaj politike ĝi dividiĝas en kvar provincoj (Barcelono, Taragono, Ĝirono kaj Ilerdo) kaj ĝi estas unu el la tiel nomataj aŭtonomaj komunumoj de Hispanio ekde la fino de la diktatoreca reĝimo de Franco. Ĝia registaro, Generalitat, estas mezepokorigina institucio.
Ĝia ĉefurbo, Barcelono, situanta inter maro kaj montaro, estas unu el la plej vizitataj urboj en Eŭropo. Ĝiaj stratoj spegulas jarcentojn da historio, kun romiaj restaĵoj, mezepokaj kvartajoj kaj impona urboplanado de la 19-a jarcento. La urbo famas pro siaj kulturaj allogaĵoj, muzeoj, plaĝoj kaj vigla urbovivo, kiuj ĉiam altiras novajn vizitantojn. Precipe rimarkinda estas la secesistila arkitekturo (Modernisme), kies plej konataj ekzemploj estas la kreaĵoj de Antoni Gaudí, inkluzive de la Sagrada Família, Parko Güell kaj Casa Batlló, kiuj donas al Barcelono unikan kaj rekoneblan karakteron.
Utila informo pri Katalunio
Klimato
Katalunio havas mediteranean klimaton, kun varmaj, humidecaj kaj senpluvaj someroj kaj mildaj vintroj. En aŭgusto, kiam okazos la IJK 2026, la averaĝa temperaturo en la regiono estas inter 28-30 celsiaj gradoj. Pluvo estas malofta, sed foje okazas mallongaj sed intensaj someraj ŝtormoj pro la varmego, ĉefe ekde la dua duono de aŭgusto.
Lingvoj
Katalunio havas tri proprajn lingvojn: la katalunan, la okcitanan (propran nur en la pirinea regioneto Val d’Aran) kaj la katalunan signolingvon. La kataluna kaj la okcitana, kune kun la hispana, estas la tri oficialaj lingvoj de la teritorio.
Katalunio estas, do, parto de katalunlingvujo aŭ kataluna landaro, kie la 9.2 milionoj da katalunaj parolantoj troviĝas. La kataluna landaro ne nur kunhavas lingvon, sed ankaŭ kulturon, tradiciojn, historion, fratecan senton. Ĝi enhavas Nordan kaj Sudan Katalunion; Valencilandon; Balearajn Insulojn; la Okcidentan Strion, en Aragono; Andoron —kie la kataluna estas la sola oficiala lingvo—, kaj L’Alguer, en Italio. Preskaŭ ĉiu aspekto de la publika vivo —stratsignoj, manĝokartoj, televidstacioj, reklamoj, gazetoj, ktp.— aperas ĉefe katalune kaj, en turismaj lokoj, ofte ankaŭ hispane kaj angle.
Ĝi estas la ĉiutaga lingvo uzata de la plejparto de lokanoj, eĉ pli ekster Barcelono.
Mono
En Katalunio la oficiala valuto estas la eŭro (EUR). Debet- kaj kreditkartoj estas vaste akceptataj. Kontanta mono tamen povas utili en malgrandaj vendejoj aŭ merkatoj. Ni rekomendas havi sufiĉe da kontanta mono dum la kongreso por pagi por dumkongresaj servoj (trinkejo, gufujo, karaokeo, kaj kongresaj varoj).
Horzono
Katalunio sekvas la Centran Eŭropan Someran Tempon (UTC+2:00) dum aŭgusto.
Trinkakvo
Kranakvo en Katalunio estas sekura por trinki.
Elektro
La normala tensio estas 230V, kaj elektringoj estas de tipo C kaj F.
Transporto
Inter urboj funkcias busoj kaj trajnoj. Ene de Barcelono funkcias metroo, tramoj, busoj, kaj regionaj trajnoj (konataj kiel Rodalies). Ne eblas pagi per kreditkarto aŭ kontanta mono ene de la veturiloj. Oni devas aĉeti paperbileton ĉe la maŝinoj en de la stacidomoj, ŝarĝante la bileton per ununura vojaĝo kontraŭ €2,65 aŭ 10 vojaĝojn kontraŭ €12,55.
Taksioj estas pli fidindaj kaj malmultekostaj ol servoj kiel Uber. Oni povas peti taksion per la apo Freenow.
Medikamentoj
Apotekoj (“farmàcies”) troviĝas facile; ili estas markitaj per lumigita verda kruco. Kelkaj estas malfermitaj 24 horojn, sed por specifaj medikamentoj eble necesas antaŭa recepto. Ekde la kongresejo, la plej proksima hospitalo estas Hospital Germans Trias i Pujol (13 minutoj per aŭto). La plej proksima apoteko estas Farmàcia Costa Mena (8 minutoj per aŭto). Se vi bezonos iun medikamenton dumkongrese, parolu kun la Kongresa Komisiono.
Sanservoj
Dum via restado estas forte rekomendinde internacian vojaĝasekuron kiu kovras Hispanion. En urĝaj situacioj la telefonnumero 112 funkcias por ĉiuj servoj (ambulanco, polico, fajrobrigado). Se vi sentos vin malsana aŭ estas vundita dumkongrese, kontaktu la Kongresan Komisionon.
Sekureco
Katalunio ĝenerale estas tre sekura. Tamen, Barcelono estas fama pro poŝ-ŝtelistoj en turismaj lokoj kaj publika transporto. Ĉiam atentu pri viaj valoraj objektoj en tiuj spacoj. Tiana mem estas trankvila vilaĝo, kaj dum IJK la kongresejo estos uzata ekskluzive de kongresanoj. Laboristoj helpas ankaŭ teni la kongresejon sekura loko.
