Karavanoj

Ĉu vi emas vojaĝi kun aliaj esperantistoj al IJK 2026? Vi estas en la ĝusta loko!

La Kongresa Komisiono preparis dediĉitan transporton por plifaciligi la moviĝon de kongresanoj inter la kataluna ĉefurbo Barcelono kaj la kongresejo, Alberg La Conreria en Tiana, kaj reen. Ĝi estas senkomplika opcio por vojaĝi al kaj el la kongresejo, kiu ne estas tre bone konektita per publika transporto, des pli en dimanĉoj, ĉar ĝi troviĝas meze de naturparko. Vi ankaŭ havos spacon por meti vian valizon.

Karavanoj estas la perfekta opcio por homoj, kiuj:

  • estas kun grandaj grupoj (ekz. familioj);
  • volas vojaĝi daŭripove kaj malmultekoste (sen la uzo de propra aŭtomobilo aŭ taksio);
  • volas rapide veturi sen atendi malfruajn trajnojn aŭ malbonajn konektojn;
  • ne parolas la lokajn lingvojn kaj ne volas perdiĝi aŭ streĉiĝi pri mapoj aŭ instrukcioj;
  • volas frue komenci la kongreson veturante kaj interagante kun aliaj esperantistoj; kaj
  • volas veturi kun garantiita sekura loko por siaj valizoj, beboĉaretoj, instrumentoj kaj aliaj pezaj objektoj.

Se vi estas unu el tiuj homoj, aliĝu al niaj karavanoj!

Antaŭ ol aliĝi al karavanoj, legu pri niaj kondiĉoj pri mendado kaj partopreno en ekskursoj kaj karavanoj.

Alvenkaravanoj

Je la 9-a de aŭgusto (dimanĉo), disponeblos tri busoj por transporti vin de la urbocentro de Barcelono al la kongresejo en Tiana.

Prezo: 9€. Maksimume po 50 lokoj. Jen la horaro (ĉiuj horoj estas en loka tempo, CEST/UTC+2):

BusoHoro
AV115:00
AV217:15
AV319:30
AV422:00

La alvenbusoj ekiros de ĉi tiu loko (adreso: Passeig de Lluís Companys, 3, Barcelona), kiu estas proksima de la ĉefa busstacidomo (Barcelona-Estació del Nord), metroo (Arc de Triomf, linio 1) kaj lokaj trajnoj (Arc de Triomf, Barcelona-Estació de França) en la urbocentro de Barcelono.

Forirkaravanoj

Flughavena Buso ✈️

Ĉu vi frue forflugos per la internacia flughaveno Josep Tarradellas Barcelona-El Prat (BCN) kaj devas foriri frumatene de la kongresejo? Ne zorgu, ni povas helpi vin!

Ni proponas al vi specialan buson, kiu ekiros dimanĉon, la 16-an de aŭgusto je 06:45 matene de la kongresejo rekte al la flughaveno.

Prezo: 15€. Maksimume 25 lokoj. Aliĝu al ĉi tiu karavano kiel eble plej frue!

BusoHoro
Buso FO1A ✈️06:45

Alveninte al la flughaveno, la buso iros al Terminalo 2 kaj poste al Terminalo 1 por lasi vin. La buso alvenos proksimume inter la 07:30 kaj 07:45, depende de la trafikkondiĉoj.

Forirbusoj (Barcelono)

Je la 16-a de aŭgusto (dimanĉo), disponeblos tri busoj por transporti vin de la kongresejo en Tiana al la urbocentro de Barcelono.

Prezo: 9€. Maksimume po 50 lokoj, krom FO1B, kun 25 lokoj. Jen la horaro:

BusoHoro
FO1B06:45
FO209:30
FO312:00

La busoj iros ĝis ĉi tiu loko (adreso: Passeig de Lluís Companys, 3, Barcelona), kiu estas proksima de la ĉefa busstacidomo (Barcelona-Estació del Nord), metroo (Arc de Triomf, linio 1) kaj lokaj trajnoj (Arc de Triomf, Barcelona-Estació de França) en la urbocentro de Barcelono.

Pliaj karavanebloj povas esti aldonitaj laŭbezone. Mendu vian lokon en niaj karavanoj nun!

Ĉu la karavanoj ne kongruas kun viaj alven- aŭ forirtagoj aŭ horoj? Legu pri pliaj manieroj por alveni aŭ foriri de la kongresejo.