Ekskursoj

Katalunio estas tre bela regiono kun riĉa historio kaj bunta arto. Ĝin frekventas vizitantoj de la tuta mondo specife dum someraj monatoj (junio ĝis septembro) por ĝui ĝiajn plaĝojn, sed Katalunio proponas al vi multe pli: de naturparkoj ĝis muzeoj, de Barcelono ĝis Ĝirono, vastan gamon de mirindaj aferoj vi ĝuos dum via restado.

Unu duontaga kaj tri tuttagaj ekskursoj okazos dum la kongreso mem. La tri tuttagaj ekskursoj okazos en la ĉefa ekskursa tago, la 14-a de aŭgusto (vendredo), en kiu neniu taga programero okazos (do, ne timu maltrafi la programon). Al ĉiu ekskurso eblas aliĝi individue. Hastu kaj rezervu vian lokon.

Antaŭ ol aliĝi, legu detale pri la kondiĉoj pri mendo kaj partopreno en ekskursoj kaj karavanoj.

Dumkongresaj Ekskursoj

DT1: Astronomia vespero: spertu la plenan suneklipson

Duontaga ekskurso. Merkredon, la 12-an de aŭgusto, 14:00-00:00. Maksimume 50 lokoj. Prezo: €25.

Dum IJK 2026 vi havos la eksterordinaran ŝancon sperti suneklipson: raran kaj impresan naturan fenomenon kiu mirigis la homaron dum jarmiloj. Merkredon suneklipso estos videbla tra Iberio kaj la balearaj insuloj, kaj la sudo de Katalunio estos unu el la bonŝancaj regionoj kie oni povos sperti la plenecon de la eklipso. La luno tute kovros la sunon tuj antaŭ la sunsubiro, do la ĉielo noktiĝos dufoje.

Eklipsoj dum IJK estas treege malofta okazo! Plena suneklipso laste okazis la 11-an de aŭgusto 1999, dum la 55-a IJK en Veszprém, Hungario (do, preskaŭ precize antaŭ 27 jaroj antaŭ ĉi tiu venonta eklipso).

La eklipso en la kongresejo estos nur parta, do aliĝu al ĉi tiu posttagmeza ekskurso kaj vojaĝu al la sudo de Katalunio por trafi la plenan eklipson kaj ĝui neforgeseblan astronomian spektaklon. Ĉiuj ekskursanoj ricevos specialajn okulvitrojn por rigardi la eklipson. Aliĝu nun!

TT1: De la Esperanto-vilaĝo al kulturplena marbordo: Subirats kaj Sitges

Tuttaga ekskurso. Vendredon, la 14-an de aŭgusto, 9:00-19:00. Maksimume 50 lokoj. Prezo: €30.

Meze de bela viteja regiono de Katalunio troviĝas surpriza Esperanto-vilaĝo: Subirats. Ni malkovros ĝin kune, vizitos ĝian muzeon de Esperanto kaj promenos laŭ la Esperanto-vojo, kiu rakontas la historion de Esperanto en la vilaĝo. Tie, danke al kunlaboro kun la vilaĝa registaro, ni ĝuos ankaŭ montrojn de kataluna kulturo.

Posttagmeze ni iros ĉe-mara bela vilaĝo: Sitges. Ĝi estas fama pro sia mediteranea etoso, blankaj domoj, vigla kultura vivo kaj malstreĉa marborda etoso. Ni promenos tra ĝia ĉarma malnova urbocentro kaj fine havos liberan tempon por malkovri interesajn muzeojn kaj konstruaĵojn kaj eĉ plaĝumi aŭ vilaĝumi. Aliĝu nun!

TT2: Esploru Barcelonon: historia tempovojaĝo kaj okulfrapa arkitekturo

Tuttaga ekskurso. Vendredon, la 14-an de aŭgusto, 9:00-19:00. Maksimume 30 lokoj. Prezo: €40.

Ĉi tiu ekskurso komenciĝos per panorama gvidata busa rondiro tra la urbo, dum kiu ni malkovros kelkajn el ĝiaj plej famaj lokoj, kiel Montjuïc, la marbordon kaj la Sagrada Família.

Poste ni faros piedan gvidatan viziton kun loka gvidanto, ekde la kvartalo Eixample, konata pro siaj larĝaj avenuoj kaj impona, bunta kataluna secesistila arkitekturo, kun verkoj de Gaudí kaj aliaj famaj arkitektoj. De tie ni direktiĝos al la historia centro, kie nin atendos vera tempovojaĝo tra la historio de Barcelono. Promenante tra mallarĝaj stratetoj kaj placoj, ni malkovros spurojn de la romia urbo Barcino, la mezepokan kvartalon kaj la riĉan kulturon de la kataluna ĉefurbo.

Posttagmeze estos libera tempo por daŭrigi la malkovron laŭ via propra ritmo: viziti muzeojn, gustumi lokajn manĝaĵojn aŭ simple ĝui la etoson de la urbo. Aliĝu nun!

Aldona itinero al Sagrada Família disponebla. Legu pli.

TT3: Barcelono ribelema: Esperanto kaj sociaj movadoj

Tuttaga ekskurso. Vendredon, la 14-an de aŭgusto, 9:00–19:00. Maksimume 20 lokoj. Prezo: €30.

Barcelono ne estas nur urbo de arkitekturo kaj mediteranea etoso: ĝi ankaŭ havas riĉan historion de sociaj movadoj kaj internaciismo. En ĉi tiu ekskurso ni malkovros tiun flankon de la urbo kaj la rolon kiun Esperanto ludis en ĝi.

Matene ni vizitos Can Masdeu, komunuman projekton en kampardomo de la montetoj de Collserola, kie oni disvolvas alternativajn formojn de kunvivado kaj memorganizado.

Poste ni iros al la kvartalo Gràcia, historia kerno de sociaj movadoj. Kun loka esperantista gvidanto ni promenos tra ĝiaj stratoj kaj malkovros la epokon kiam Barcelono estis konata kiel la “Rosa de Foc” (“rozo de fajro“), dum la frua 20-a jarcento. Ni parolos pri la laboristaj kaj liberecanaj movadoj de tiu tempo kaj pri la rolo de la esperantista movado en tiu historia kunteksto.

Posttagmeze estos libera tempo en Barcelono por esplori la urbon laŭ via propra ritmo: viziti muzeojn, gustumi lokajn manĝaĵojn aŭ simple ĝui la etoson de la urbo. Aliĝu nun!

Aldona itinero al Sagrada Família disponebla. Legu pli.

Aldona Opcio (por TT2 aŭ TT3): Esperanta vizito al Sagrada Família

Vendredo, la 14-an de aŭgusto, 16:00. Malfermita al ĉiuj, kiuj partoprenos TT2 aŭ TT3. Prezo: 26€. Partoprenantoj devas mem aĉeti sian bileton ĉi tie.

La Templo Pent-ofera de la Sankta Familio (katalune: Temple Expiatori de la Sagrada Família) estas unu el la plej konataj simboloj ne nur de Barcelono, sed ankaŭ de la kataluna modernismo. Ekkonstruita en 1882 kun la desegno de la fama kataluna arkitekto Antoni Gaudí (1852-1926), ĝi daŭre estas konstruata 144 jarojn poste.

Sagrada Família ankaŭ estas la plej alta kristana preĝejo en la tuta mondo, kun maksimuma alteco de 172,5 metroj. Nur la lastan 20-an de februaro, la vitra kruco kiu kronis ĝian centran turon estis metita. Spektu la raporton de Òscar kaj Jaime pri la temo.

Ĉu vi sciis ke ankaŭ estas preĝo en Esperanto gravurita sur ĝia ĉefa pordo? Vidu tion kaj aliajn mirindaĵojn de tiu ĉi unika strukturo dum ĉi tiu opcia vizito, gvidota de esperantista ĉiĉerono, okazonta kadre de la ekskursoj TT2 aŭ TT3!

Se vi volas aliĝi, vi devas mem zorgi pri la aĉetado de via bileto en tiu ĉi paĝo. Elektu la 14-an de aŭgusto (vendredo), 16:00. (Biletoj por tiu ĉi dato ankoraŭ ne disponeblas.)

Postkongresaj Ekskursoj

PK1: Per boato laŭ la marbordo: Tossa de Mar kaj Ĝirono

Postkongresa tuttaga ekskurso. Lundon, la 17-an de aŭgusto, 9:00–21:00. Maksimume 50 lokoj. Prezo: €70.

Post la kongreso ni invitas vin al bela tago inter maro kaj historio en la kataluna provinco Ĝirono. La buso ekiros el Barcelono.

Matene ni kune vojaĝos el Barcelono per buso ĝis Tossa de Mar, kaj vizitos tiun ĉarman marbordan vilaĝon de la Costa Brava, konatan pro siaj mezepokaj urbomuroj kaj spektakla marbordo. Ni promenos tra ĝia ĉarma historia centro dum gvidata vizito kun loka esperantisto.

Poste ni enŝipiĝos por panorama boatado laŭ la marbordo Costa Brava, dum kiu ni povos admiri klifojn, golfetojn kaj brilan Mediteranean maron.

Tagmeze ni veturos al Ĝirono, kie ni kune tagmanĝos en restoracio. Poste ni malkovros la urbon dum gvidata promenado kun loka esperantisto, tra ĝia impona historia centro kun mezepokaj stratoj, la katedralo kaj la famaj buntaj domoj ĉe la rivero Onyar. Aliĝu nun!

Por mendi ekskursojn

Ĉu vi legis ĉiujn ekskursojn kaj nun pretas mendi viajn lokojn? Klaku ĉi tie por komenci la aventuron. Poste, direktiĝu al nia paĝo pri Pagmetodoj por scii kiel pagi viajn ekskursojn.