Sendepende de tio, ĉu vi partoprenos la kongreson aŭ ne, konsideru finance subteni ĝin per viaj donacoj. Subtenante la kongreson vi helpas ne nur daŭrigi ĉi tiun longan tradicion sed ankaŭ ebligas la kreskon de estontaj motoroj de la Esperanto-movado.
TEJO kaj la Kongresa Komisiono kore antaŭdankas vin pro via subteno! 🫶💚
Rapidaj statistikoj
En 2025, la Kongresa Kaso ricevis entute 406,12€ da donacoj. La Fonduso “Partoprenu IJK-n” ricevis entute 8.222,37€. Entute 57 bonkoraj homoj el 23 landoj donacis.
Pro tiuj donacoj, entute 16 homoj el 11 landoj partoprenis per la Fonduso “Partoprenu IJK-n”. Krome, 10 pliaj homoj partoprenis dank’ al la subteno de individuaj homoj.
Kial donaci?
La 82-an Internacian Junularan Kongreson (IJK) organizas TEJO, neprofitcela organizo, kun la helpo de volontulaj organizantoj. Krom kongresrilataj kotizoj (program- kaj loĝkotizoj) kaj okazaj subvencioj el eksteraj fontoj, la kongreso ofte ne dependas de aliaj monfontoj. Tial, viaj donacoj helpas por certigi, ke la organizo povas kovri ĝiajn financajn bezonojn.
Kial donaci al Fonduso “Partoprenu IJK-n”
Donacante al la Fonduso “Partoprenu IJK-n” de TEJO, vi helpas partoprenigi en la 82-a IJK junulojn en malfacila financa situacio kaj junulojn de ekster Eŭropo kaj de landoj malofte reprezentataj dum niaj kongresoj. Tiu eblo helpas disvolvi tutmondan, inkluzivan kaj egalecan etoson ne nur en la kongreso sed en la Esperanto-movado.
Ricevas financan subtenon junuloj, kiuj estas aktivaj en TEJO aŭ en siaj lokaj movadoj kaj profitus multe de partopreno en IJK pro la diversaj sociaj, edukaj kaj kapabligaj spertoj en la kongreso, sed ne disponas pri propraj financaj rimedoj por vojaĝi kaj partopreni. Post la kongreso, ĉi tiuj samaj junuloj reiras al siaj propraj landoj kun multe da lernitaj kapabloj kaj forta motiviĝo daŭrigi la laboron en la movado, kaj poste ili iĝas estraranoj de TEJO aŭ siaj landaj organizoj aŭ eĉ iĝas organizantoj de estontaj kongresoj!
💡Ĉu vi sciis? Du el la organizantoj de ĉi tiu IJK mem ricevis antaŭe financan subtenon de TEJO! Dank’ al la Fonduso, Hayden kaj Pol partoprenis en la lasta IJK en Indonezio en 2025. Nun, ambaŭ fariĝis organizantoj! Eĉ la ĉeforganizinto de tiu lasta IJK, Arya, mem pli frue ricevis financan subtenon por partopreni en IJK 2023 en Italio! Poste, li alportis la kongreson al sia lando kaj faris historion kun la unua IJK en Indonezio.
Kial donaci al la Kongresa Kaso?
Donacante al la Kongresa Kaso vi helpas TEJO-n, neprofitcelan organizon, organizi sian ĉefan eventon: IJK. Por organizi sukcesan kongreson kiel eble plej profesie kaj kun multe da sociaj, kapabligaj kaj edukaj spertoj, TEJO kutime devas elspezi multe da mono. Viaj donacoj iras al la subteno de diversaj elspezoj, inkluzive de (sed ne limigite al):
- honorarioj kaj elspezoj de artistoj por koncertoj, organizantoj kaj helpantoj, instruistoj kaj ekskursaj gvidantoj;
- luado de bonkvalitaj profesiaj ekipaĵoj (ekz. projekciiloj, son- kaj lumsistemo);
- premioj kaj honorarioj por dumkongresaj konkursoj kaj aliaj sociaj iniciatoj;
- organizado de dumkongresaj ekspozicioj; kaj
- aĉetado de oficejaj materialoj, kiuj utilas ne nur por IJK sed ankaŭ por aliaj eventoj de TEJO aŭ de la invitanta organizo.
Viaj donacoj ankaŭ helpas malpligravigi la eventualan negativan financan influon de dumkongresaj servoj, kiuj ne ĉiam estas profitaj, ekz. loĝado, ekskursoj kaj karavanoj, ktp.
Kiel donaci?
Ekzistas la jenaj pagmetodoj por donaci monon. En ĉiu kazo bonvolu indiki, ĉu vi ŝatus donaci al la Kongresa Kaso aŭ la fonduso “Partoprenu IJK-n”.
Subtenantoj kiuj donacas minimume €5 aperos en nia danklisto de donacintoj. Bonvolu indiki viajn nomon kaj landon se vi ŝatus aperi en ĝi. Alikaze, bonvolu indiki “Anonima Donaco” en la kampo por priskriboj kaj komentoj de via pago.
Per debet- aŭ kreditkarto
TEJO uzas Stripe, sekura servo por realigi pagojn per bankkartoj. Stripe rekte debetas monon el via karto. TEJO ricevas nur la sumon pagitan kaj ceterajn datumojn (viajn nomon, retadreson, kaj la celon de la pago). TEJO ne vidas vian kreditkartan numeron nek vian sekureckodon. Por pagi, uzu la ĉi-suban butonon:
Stripe debetas administrajn kostojn el ĉiu donaco. Ni aparte dankus, se vi povus transpreni la administrajn kostojn de almenaŭ 3% sur via donaco, tiel ke TEJO ricevus pli el via donaco. (Ekzemple, se vi deziras ke TEJO ricevu 5€ da donaco, bonvolu donaci almenaŭ 5,15€.)
Per la bankokonto de TEJO
Se vi loĝas en unu el la SEPA-landoj, vi povas senpage sendi monon per bankĝiro al nia bankokonto:
- IBAN: NL82 BUNQ 2173 5968 02
- BIC/SWIFT: BUNQNL2A
- Nomo: Wereld Esperanto-Jongeren Organisatie (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO))
- Priskribo: Donaco + Celo* + Via Nomo, Lando/Anonima Donaco**
- Banko: Bunq
- Poŝtadreso de la banko: Basisweg 32 1043AP Amsterdam, Nederlando
- *Bonvolu indiki la celon: “Kongresa Kaso” aŭ “Fonduso Partoprenu IJKn”
- **Bonvolu indiki, ĉu vi preferas ke ĝi estu anonima donaco. Se vi ŝatus aperi en la listo de aliĝintoj, bonvolu indiki viajn preferatajn nomon, landon.
Ankaŭ homoj ekster SEPA-landoj povas ĝiri monon al tiu konto. Tamen, administraj kostoj kaj kurzo povas aplikiĝi. Ni kore antaŭdankus, se vi povus transpreni la administrajn kostojn. Servoj kiel Wise povas plifaciligi ĝirojn el ekster Eŭropo.
Per UEA-konto
Ankaŭ ia konto en Universala Esperanto-Asocio (UEA) povas ricevi viajn donacojn. Ĝiru monon al UEA skribante al financoj@co.uea.org kun la indikoj:
- Ricevokonto: ijkb-b
- Priskribo: Donaco + Celo (“Kongresa Kaso” aŭ “Fonduso PPIJK”) + Via Nomo, Lando (aŭ “Anonima Donaco” se vi ne volas aperi en nia listo de subtenantoj).
Atentu, ke ni ne ricevas tujan sciigon pri ĝiroj faritaj al nia UEA-konto. Tial, ni petas skribi kopie al ijk2026@tejo.org kiam vi petas la ĝiron.
Antaŭ ol peti ĝiron, certigu ke via UEA-konto havas sufiĉan bonhavon. Jen informo pri kiel plenigi vian UEA-konton.
Per PayPal
Ensalutinte al via PayPal-konto, iru al la paĝo “Sendi kaj Peti.” En la paĝo, entajpu la retadreson: info@tejo.org. Por ke TEJO ricevu la ĝustan sumon, entajpu la koncernan sumon ĉe “La ricevanto ricevos…” por kalkuli la tutan sumon kiun vi devas pagi. Sube, skribu “Donaco + Celo (“Kongresa Kaso” aŭ “Fonduso PPIJK”) + Via Nomo, Lando (aŭ indiku “anonima donaco”)”.
Por eviti altajn administrajn kostojn, bonvolu pagi rekte de EUR al EUR. Se tio ne eblas, ni kore antaŭdankus vin se vi povus transpreni la administrajn kostojn. Ekzistas retejoj kiel Tipalti aŭ Omnicalculator por helpi vin kalkuli la kostojn de PayPal-ĝiroj.
