Datumprotektado

Deklaro pri Datumprotektado por partoprenantoj kaj kunlaborantoj en la 82-a Internacia Junulara Kongreso (IJK)

Konforme al la postuloj de la Ĝenerala Datumprotekta Regularo (ĜDPR) de la Eŭropa Unio, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (“TEJO” aŭ “la Organizo”), informas pri sia politiko rilate la pritraktadon kaj protektadon de datumoj de aliĝintoj de la 82-a Internacia Junulara Kongreso (“IJK” aŭ la “la Kongreso”), kiu okazos en Tiana, Katalunio (Hispanio) de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2026.

Kiu kolektas kaj pritraktas miajn datumojn?

Viajn datumojn ricevas kaj pritraktas TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (nederlande: Wereld Esperanto-Jongeren Organisatie), kun nederlanda komerc-ĉambra numero 24413030, registrita ĉe Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ, Rotterdam, Nederlando.

TEJO organizas la Internacian Junularan Kongreson. La Organizo utiligas ĉiujn teknikajn rimedojn por teni viajn datumojn sekuraj, ĝustaj, kaj bone organizitaj.

Kaze de la 82-a IJK, la kongreson organizas ankaŭ la aparta Kongresa Komisiono (KK), internacia teamo gvidata de la Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ) kiu prizorgas lokajn aferojn en Katalunio, Hispanio kie okazos la kongreso. TEJO laŭnecese transdonas al KK limigitajn datumojn necesajn por la realigo de surlokaj servoj (kongresejo, loĝado, manĝado, karavanoj kaj ekskursoj).

Kiujn datumojn, kiuj rilatas al miaj aliĝo kaj partopreno en la IJK, kolektas kaj pritraktas TEJO?

Aliĝante al la IJK vi konsentas, ke TEJO kaj KK kolektu kaj prilaboru la jenajn datumojn:

  1. Ĝeneralajn personajn datumojn. Viajn nomon, loĝlandon, naskiĝdaton, genron;
  2. Kontaktinformon. Viajn retadreson kaj uzantonomon en Telegramo kaj, en specialaj kazoj, viajn poŝtan adreson kaj/aŭ telefonnumeron;
  3. Viajn preferojn pri viaj partopreno kaj servoj utiligotaj. Preferatajn aranĝojn pri loĝado, preferojn pri manĝoj (inkluzive de alergioj kaj aliaj specialaj dietaj bezonoj), programkontribuojn, ekskursojn, specialajn petojn, ktp.;
  4. Aliajn delikatajn datumojn. Handikapitecon, pasportinformon (se vi petas invitleteron por vizo aŭ se la kongresejo tion postulas); kaj
  5. Aliajn informon, kiun vi konsentis transdoni per la aliĝilo kaj aliaj formularoj de la kongreso.

Kiel vi uzos miajn datumojn?

Ni kolektas viajn datumojn por la jenaj celoj:

  1. Por efektivigi mendojn de kongresaj servoj. TEJO kunlaboras kun servoliverantoj (la kongresejo, manĝoprovizantoj, transportaj kompanioj, lokoj al kiuj oni ekskursas ktp.) por liveri la tuton de la servoj disponigataj antaŭ, dum kaj post IJK. TEJO povas liveri viajn datumojn al tiuj servoliverantoj kiam estas absolute necese por kompletigi la mendojn kaj liveri al vi la servojn. KK ankaŭ povas transdoni nomlistojn kaj identigajn dokumentojn kiujn servoliverantoj postulas por realigi hotelregistriĝojn, ekskursojn, karavanojn, manĝojn, ktp., aŭ, en la kazo de vizpetantoj, al la koncernaj registaraj instancoj.
  2. Por dissendi kongresajn komunikojn. TEJO, pere de KK, regule kontaktas partoprenantojn, kunlaborantojn, rilatajn instancojn kaj komercajn sponsorojn por regule dissendi esencan informon pri la organizado de la Kongreso kaj havebleco de servoj, kiujn TEJO disponigas rilate la Kongreson.
  3. Por krei statistikojn pri IJK. Por informaj, reklamaj, kaj strategiaj celoj, TEJO uzas viajn datumojn por krei ĝustajn statistikojn pri aliĝintoj, la programo, servoj liveritaj ktp. Tio ankaŭ helpas la Organizon esplori, kiajn paŝojn ĝi efektivigu por atingi iujn specifajn celgrupojn aŭ plibonigi la organizadon de estontaj IJK-oj.
  4. Por sekvi leĝojn kaj regulojn. TEJO povas registri, konservi kaj uzi viajn datumojn ankaŭ konforme al la Reglamento pri IJK kaj sekvi leĝajn postulojn en la kongreslando, en Nederlando (kie TEJO estas jure registrita), kaj siajn librotenajn regulojn kaj praktikojn.

Kiujn rajtojn mi havas rilate miajn datumojn?

  1. Peti plian informon pri viaj datumoj. Vi rajtas skribi al TEJO por peti informon pri tio, kiujn datumojn ĝi havas pri vi. Vi rajtas ankaŭ peti informon pri tio, kiel ni uzis aŭ pritraktis viajn datumojn ĝis nun.
  2. Ĝisdatigi aŭ korekti vian informon. Je iu ajn punkto antaŭ, dum, kaj post la kongreso vi rajtas ĝisdatigi aŭ korekti viajn datumojn se iuj montriĝas aŭ fariĝas malaktualaj aŭ malĝustaj.
  3. Peti esploradon, aŭ eventuale, plendi, pri ebla mistraktado de viaj datumoj. Se vi kredas, ke iel viaj datumoj estis misuzitaj, misreprezentitaj, aŭ estis transdonitaj al individuoj aŭ grupoj kiuj ne estas esencaj en via partopreno en la IJK aŭ la liverado de servoj petitaj de vi, vi rajtas plendi pri tio kaj peti, ke la Organizo lanĉu esploron kaj faru la korektajn paŝojn.
  4. Peti la forigon de viaj informoj. Kaze de malaliĝo aŭ rezigno pri partopreno en la kongreso aŭ disponado de iuj servoj, vi rajtas krome peti la forigon de la datumoj, kiujn vi uzis por aliĝi al la IJK aŭ por mendi servojn. Tio ne garantias, tamen, la forigon de la datumoj jam transdonitaj al servoliverantoj.

Kiun mi kontaktu por uzi miajn rajtojn?

Se vi ŝatus informiĝi pli bone pri kiel ni uzas viajn datumojn, plendi pri ebla mistraktado de viaj datumoj, aŭ amendi aŭ forigi viajn datumojn, vi povas skribi al:

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
(Wereld Esperanto-Jongeren Organisatie)
Nieuwe Binnenweg 176
3015 BJ Rotterdam
Nederlando/Nederlands
info@tejo.org (CC: ijk2026@tejo.org)

Se vi ne kontentas pri la pritrakto de TEJO pri viaj datumoj, aŭ se vi sentas, ke la Organizo ne sufiĉe solvis vian plendon aŭ peton, vi povas ankaŭ kontakti la respondecan nederlandan instancon. Tio eblas ĉe: Autoriteit Persoonsgegevens.