La 82-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazos en Tiana, Katalunio (Hispanio) de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2026.
La 82-an IJK organizas la internacia Kongresa Komisiono (KK) gvidata de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ), kiu gastigas la kongreson.
Partoprenu en la 82-a IJK por sperti tre raran plenan suneklipson, ĝui regionon riĉan pri kulturo, historio kaj gastronomio, kaj pasigi varman someron ĉe belaj plaĝoj kaj verdaj arbaroj kun esperantistoj de la tuta mondo!
Ĉu vi scias kio estas IJK? Ĉu vi konas ĝiajn organizantojn, TEJO, KEJ, kaj la Kongresan Komisionon? Poste legu pri la gastiga lando Katalunio. Malkovru la belan kongresejon kaj la diversajn loĝeblojn, kaj sciu kiel alveni al ĝi.
Kaj nun vi certe volas veni, ĉu ne? Rigardu kiuj aliaj homoj jam aliĝis, kontrolu kiom multe vi pagus, kaj plenigu la aliĝilon!
Vi povas aliĝi al la oficiala babilgrupo kaj aboni nian informkanalon en Telegramo. Se vi havas demandojn aŭ proponojn, simple alskribu nin.
Venu pasigi eksterordinaran kaj memorindan someron kun ni!
